Preterpasu navigadon

Labortabulo

Kiel Prilabori ion…

Ideoj

Ni bonvenigas viajn ideojn. Post vi aliĝas al la retpaĝaro, vi povas rigardi la Ideojn kiujn oni proponas por prilabora agado. Relegu la ideojn, voĉdonu por la plej bonajn, kaj proponu vi mem ideojn por agado. Kiam ideo ŝajnas preta, ni aldonu grupon por prilabori la ideon.

Grupoj

En la retejo, la agado pri projektoj okazas ene de "grupoj". Aliĝu al grupo por partopreni.

Unu grupo estas speciala: "Prilabori": Aliĝu al tiu grupo por diskuti la disvolviĝon de la retpaĝaro mem. Partoprenu en tiu ĉi grupo se vi volas helpi verki/traduki priskribojn pri kiel uzi la retpaĝaron, ktp.

Iloj

Ĉiu grupo havas kelkajn ilojn kiujn oni povas ŝalti kaj uzi: Blogo, Notebook, Case Tracker, Shoutbox, kaj Calendar. Kiam vi aldonas aŭ ĝisdatigas ion, eblas sendi epoŝton al ĉiuj membroj de la grupo kaj eblas ankaŭ respondi al tiuj epoŝtoj por aldoni pliajn. Estu singarda pri tiu kapablo, ĉar multaj homoj ne volas ricevi abundajn epoŝtojn. La epoŝtoj ĉiam venas de unu adreso, do eblas facile filtri ilin.

Blogo

Uzu tion ĉi por verki ĝisdatigojn kaj eseojn pri la temo. Tio estas afiŝo de vi persone, por pridiskuti ion. Aliaj povas komenti. Tio ĉi estas plej bona por proponoj kaj ideoj.

Notebook

Uzu tion por verki dokumentojn kiujn vi volas ke aliaj kune prilaboru kaj redaktu. Tio ĉi estas plej bona por kuna laboro, sed malbona por diskuto.

Case Tracker

Tio ĉi estas plej utila kiam vi havas projekton kiun vi povas dividi en pezoj (nomitaj "Cases"). Kreu la projekton kaj poste kreu "Case" kiu priskribas iun farendan aferon: kaj eblas indiki kiu faros tiun aferon -- kaj kiam ĝi estas finita, oni povas indiki tion. Tiu ĉi ilo estas eble la plej utila, sed estas komplika por komencantoj.

Shoutbox

Per tio eblas afiŝi tre mallongan ĝisdatigojn, preskaŭ kiel "Chat" aŭ "Twitter".

Calendar

Per tio ĉi oni povas aranĝi kaj publikigi eventojn.

Ideo (grupa)

Samkiel por la retpaĝaro mem, eblas starigi ideojn ene de grupoj.