Listo de ekzistantaj projektoj kiuj bezonas helpon
Mi proponas, ke ni ne forgesu ekzistantajn projektojn. Ekz. Paul Peeraerts komencis traduki ipernity kun teamo (mi membras). Nu, ĉiam, kiam ipernity ricevas ĝisdatigon, la traduko devas ricevi ĝisdatigon. Mi suspektas ke Paul jam ne ricevas multan tradukan helpon. Mi helpas de tempo al tempo (hieraŭ), sed li faras la plejmulton. Eble ni kreu liston de ekzistantaj projektoj kiuj bezonas volontulojn. Ĉar ju pli da kunlaborantoj, des malpli 'ĉefmotora' persono devas sklave labori.
Paĝo kiu permesas tujan eniron al Vortaro.net
La paĝo vortaro.net postulas ke oni ensalutu kaj, malgraŭ tio ke ĝi havas skatolon por indiki ke la retpaĝaro memoru vin, ĝi ne funkcias. Estas plej ĝene kiam mi volas uzi la retpaĝaron per mia poŝtelefono kaj simple volas tuj serĉi ion. Mi plendis pri tio kaj demandis kial necesas entute ensaluti, sed ne ricevis kontentigan respondon. Mi supozas ke ili volas pli bonajn statistikojn pri kiu uzas la retpaĝaron.
Sinteza biologio Esperante
Unue: kio estas sinteza biologio?
Sinteza biologio estas la nomo de la fluo en biologio, kie oni modifas kaj desegnas vivantajn organismojn (ĉefe bakteriojn) "inĝeniermaniere", t.e. uzante komputilajn programojn por desegni funkciojn de la ĉelo (metabolajn vojojn) kiel elektronikajn cirkvitojn.
Sociaj retoj en diversaj lingvoj laux la modelo
Reto Nova estas malfermita kaj distribuita reto kun la gxenerala celo disvolvi aplikadon de Esperanto laux diversaj Esperanto-movadidoj (Ekonomia Esperantismo, Sociala Esperanto-Entrprenismo, Esperanto-Landologio, Novbabelismo. Nu, ni jam havas socian reton en la portugala cxe www.redeesperanto.com.br kaj sercxas kunlaborantoj por simila reto en la angla, instalota cxe www.esperantonetwork.com (domajno jam akiritita). Ni zorgos pri la teknikaj detaloj kaj instalado kaj bezonas denaske anglo-parolantoj kiuj simpatias al la Fundamenta Principira de Reto Nova por zorgi pri la aktivado interne d
Retpaĝo kun ĉiutaga demando pri Vera aŭ Falsa Proverbo
Mi proponas konstrui retpaĝon kiu montrus du proverbojn -- unu el la vera proverbaro kaj alia kiu estis falsa -- kaj postulus ke oni elektu kiu estas la ĝusta. Poste, ĝi rivelus ĉu vi pravas kaj iom da informo pri la vera proverbo (origino, ktp).
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
- Legu pli
Libro(j) pri la vidartoj
Mi intencas krei libroserion pri la vidartoj. La ideo estas kunverki ĉiun libreton kun pluraj artistoj. Mia alvoko legeblas: http://cindymckee.com/?page_id=305
aldoni konkretan taskon en PER
La retejo prilabori.org jam estas listigita en http://retejo.de.
Ĉu estas serĉata kunlaboruloj por kunfari en difinitaj projektoj de prilabori.org? Simple skribu al info@PER,esocom.de. Mi enmetos vian tekston en anonceton en http://PER.esocom.de. Pli da alklakoj okazos, se vi liveras ligon al taŭga foto.
Prelegserio "Lingvoj la mojosaj partoj"
Mi pripensas en tiu momento, kiel eble iu Esperantistoj de kelkaj najbara landoj de Aǔstrio povas fari prelegetojn pri la plej bonaj partoj de ilia nasklingvo.
"Metalab" estas kodumulejo ( vidu https://metalab.at/wiki/Esperanto ) kaj eble ni povus uzi la eblecon por gajni scio por fari tia prelegoj.
Do eble iu homoj kiu eble povas prezenti en la angla aǔ en Esperanto ( kaj mi aǔ iu alia persono tradukas la prelego ).
Liberigu: komunumo por pritrakti homajn rajtojn en landoj kie okazas Esperanto-kongresoj
Antaŭ kelkaj jaroj, mi registris la nomon "liberigu.net" por tiu ĉi celo, sed ne havas sufiĉan tempon por entute prilabori la ideon kiu estas jene: Okazas en la mondo sufiĉe multe Esperanto-kongresoj. Kiam ili okazas, ekzistas la ebleco verki gazetarajn komunikojn kiuj priskribas la eventon, kaj Esperanton, kaj alvokas la registaron liberigi maljuste enkarcerigitajn homojn. Oni povus uzi plejparte la listojn de Amnesty International, aŭ simile, kaj koincide kun Esperantaj aranĝoj, oni organizu kampanjojn por sendi leterojn al la registaroj kaj al la gazetaro.
Modernaspekta Esperanto-informpaĝaro
Rigardante www.esperanto.org, www.esperanto.info kaj www.esperanto.net oni povus ekhavi la impreson ke Esperanto estas iom dormanta afero. La posedantoj de tiuj retregionoj havas siajn planojn pri ŝanĝoj kaj plibonigoj sed ŝajnas ke ili realiĝos malrapide.
Mi proponas kune prilabori novan Esperanto-informpaĝaron loĝantan ĉe www.esperanto-info.org. Ĝi celas esti modernaspekta paĝaro kun facile digesteblaj informoj pri Esperanto en multaj lingvoj. Aspekto kaj strukturo de la paĝaro estas pretaj.